Logo

    amplifiki

    Explore "amplifiki" with insightful episodes like "Radio Esperanto, №46" and "Radio Esperanto, №45" from podcasts like ""Radio Esperanto" and "Radio Esperanto"" and more!

    Episodes (2)

    Radio Esperanto, №46

    Radio Esperanto, №46
    En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado, ankaŭ la kutimaj rubriko ĉeestas, inter kiuj estas ankaŭ la muzika rubriko kun plia kanzono de “Amplifiki”. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2018, №11
    5. La galoŝoj de Gajaz Isĥaki
    6. Domo en Bonn: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: “Amplifiki” Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Enhavtabelo de la oktobra Ondo: http://sezonoj.ru/2018/11/ondo-35/ La nova malnova albumo de “Amplifiki”

    Radio Esperanto, №45

    Radio Esperanto, №45
    La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa enkonduka babilado de Aleksander pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo 2018. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2018, №10
    5. Bonvenon al BET-55
    6. … sed tute ne gravas: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: “Amplifiki” Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Enhavtabelo de la oktobra Ondo: http://sezonoj.ru/2018/10/ondo-33/ BET-55: http://sezonoj.ru/bet55/ La nova malnova albumo de “Amplifiki”
    Logo

    © 2024 Podcastworld. All rights reserved

    Stay up to date

    For any inquiries, please email us at hello@podcastworld.io