La 48a sonprogramo aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la urbeto Pravdinsk, antaŭe Friedland, enhistoriiĝinta pro la Friedlanda Batalo, okazinta en 1807 ĉe ĉi tiu urbeto. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la februara eldono de
La Ondo de Esperanto, kiu estas senpage elŝutebla en nia retejo. Nia ĉi-foja gasto estas la Krimea esperantisto Paŭlo Moĵajevo, kiu recenzas la muzikalbumon
Bosniumas de la grupo
Espo Despo. Kanto el ĉi tiu albumo fermas la programon.
En ĉi tiu programo:
- Enkonduko
- Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
- Esperanto-novaĵoj
- La Ondo de Esperanto, 2019, №2
- Bosniumas de Espo Despo: Recenzo de Paŭlo Moĵajevo
- Karulo: Kanto de Espo Despo
Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paŭlo Moĵajevo
Kantas:
Espo Despo
Uzitaj referencoj:
Aboni la
Ondon:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/
Elŝuteblo de la februara
Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Ruslingva fotoraporto pri Pravdinsk
https://sezonoj.livejournal.com/92578.html