Logo

    ruslando

    Explore "ruslando" with insightful episodes like "Radio Esperanto, №53", "Radio Esperanto, №52", "Radio Esperanto, №51", "Radio Esperanto, №49" and "Radio Esperanto, №48" from podcasts like ""Radio Esperanto", "Radio Esperanto", "Radio Esperanto", "Radio Esperanto" and "Radio Esperanto"" and more!

    Episodes (11)

    Radio Esperanto, №53

    Radio Esperanto, №53
    La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. Trevor Steele jubileas
    5. Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov)
    6. La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Ĵak le Puil Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/ La teksto de la novelo Libe fraind Igor http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/

    Radio Esperanto, №52

    Radio Esperanto, №52
    Post kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto. Post la enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas por vi la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303)
    5. Nova bitlibro: El la rusa poezio
    6. Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka)
    7. Nuda: Kanto de Gijom' Armide
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Gijom Armide Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/ Nenifar' ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

    Radio Esperanto, №51

    Radio Esperanto, №51
    La 51a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto estas la lasta por la 2019a jaro. Post la enkonduko de Aleksandro, en sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la renovigo de loĝdomoj en la centro de Kaliningrado, inkluzive de la domo en kiu estas nia redakcio. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la novembra eldono de La Ondo de Esperanto. La programo finiĝas per kanzono de Gijom Armide. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Renovigo de domoj en Kaliningrado
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2019, №11
    5. La postrompiĝa temp': Kanto de Gijom' Armide
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Gijom Armide Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Nenifar' ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

    Radio Esperanto, №49

    Radio Esperanto, №49
    Inter la 48a kaj la 49a programoj pasis dek semajnoj, dum kiuj la programgvidantoj ne mallaboris. Dum ĉi tiu tempo ni pretigis tri numerojn de La Ondo de Esperanto kaj multe laboris pri la nova eldono de Baza literatura krestomatio. Sep semajnojn el la dek okupis la Granda Fasto, kiun sekvis la hodiaŭ finiĝanta Paska Semajno en kies komenco ni finfine ĝuis tritagan ripozon en Kaliningrado kaj en nia ripoz-loĝejeto en Zelenogradsko. En la 49a programo tuj post la enkonduko estas aŭskultebla la Kaliningrada felietono de Halina, kiu rakontas pri du festivaloj, kiuj okazas ĉi-semajne en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto, inkluzive de la preskaŭ centpaĝa marta interlingivstika numero. Poste Halina legas Esperantan tradukon de amuza Paska rakonto de la rusa humuristo Nikolaj Lejkin, kaj fine de la programo vi konatiĝos kun la unua Esperanto-albumo de la itala kantistino Kjara. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2019, №3,4,5
    5. Post la Paska diservo: Humura rakonto de Nikolaj Lejkin (Legas Halina Gorecka)
    6. Blua horizonto: Kanto el debuta Esperanto-albumo de Kjara
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Kjara (Chiara Raggi) Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Elŝuteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php Blua horizonto ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.

    Radio Esperanto, №48

    Radio Esperanto, №48
    La 48a sonprogramo aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la urbeto Pravdinsk, antaŭe Friedland, enhistoriiĝinta pro la Friedlanda Batalo, okazinta en 1807 ĉe ĉi tiu urbeto. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la februara eldono de La Ondo de Esperanto, kiu estas senpage elŝutebla en nia retejo. Nia ĉi-foja gasto estas la Krimea esperantisto Paŭlo Moĵajevo, kiu recenzas la muzikalbumon Bosniumas de la grupo Espo Despo. Kanto el ĉi tiu albumo fermas la programon. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2019, №2
    5. Bosniumas de Espo Despo: Recenzo de Paŭlo Moĵajevo
    6. Karulo: Kanto de Espo Despo
    Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paŭlo Moĵajevo Kantas: Espo Despo Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Elŝuteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php Ruslingva fotoraporto pri Pravdinsk https://sezonoj.livejournal.com/92578.html

    Radio Esperanto, №47

    Radio Esperanto, №47
    En nia 47a podkasto, aperinta du monatojn post la 46a, oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina, kiu rakontas pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdu Esperanto-novaĵojn, unu el kiuj sonas en aparta programero – temas pri la proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2018. Sekvas prezento de la du intertempe aperintaj numeroj de La Ondo de Esperanto, kaj en la fino de l’ programo sonas Kristnaska kanto, ja inter la antaŭa kaj la nuna programoj okazis la Gregoriaj kaj Juliaj Kristnaskoj kaj Novjarfestoj. Uzante la okazon, ni kore dankas al Ronaldo, Ina, Johano, Fritz, ankaŭ al Anna kaj al aliaj samideanoj, kiuj multe helpis nin dum nia kelktaga restado en la ĉefurbo de Germanio. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. Hori Jasuo – la Esperantisto de la Jaro 2018
    5. La Ondo de Esperanto, 2018, №12; 2019, №1
    6. Ho, venu vi Imanuel: Kristnaska kanto de Anjo Amika
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Anjo Amika (Hungario) Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Demoversio de la decembra Ondo: http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-290demo.pdf

    Radio Esperanto, №44

    Radio Esperanto, №44
    Nia 44a sonprogramo aperas unu jaron post la 43a. Ĉi tiu longa paŭzo okazis ĉefe pro tio, ke dum la tuta pasinta jaro kaj komence de l’ jaro kuranta ni ĉiutage, de l’ mateno ĝis la malfrua nokto, laboregis pri la enciklopedia projekto “Nia diligenta kolegaro” (NDK). En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2018, №6
    5. Oni diras: Kanzono de “Amindaj”
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: “Amindaj” Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Enhavtabelo de la junia Ondo: http://sezonoj.ru/2018/06/ondo-30/

    Radio Esperanto, №42

    Radio Esperanto, №42
    En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduke
    2. Naskiĝdato de Kantio: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2017, №4
    5. Literatura konkurso Liro-2016
    6. BaRok-Projekto: Droniga pasio
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: BaRok-Projekto Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Demo-versio de la aprila Ondo: http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-270demo.pdf La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

    Radio Esperanto, №40

    Radio Esperanto, №40
    En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduke
    2. Jessentuki: kuracurbo en Kaŭkazo
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12 (la lasta papera Ondo)
    5. La Esperantisto de la Jaro 2016
    6. Amir Hadžiahmetović kaj “Espo Despo”: Branĉo
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Amir Hadžiahmetović kaj “Espo Despo” Uzitaj referencoj: Abonkondiĉoj de La Ondo de Esperanto: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

    Radio Esperanto, №39

    Radio Esperanto, №39
    En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduke
    2. Nia nova guberniestro Anton Aliĥanov: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2016, № 10
    5. Versenigmo
    6. Amir Hadžiahmetović & “Espo Despo”: Neĝo falis
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Amir Hadžiahmetović kaj “Espo Despo” Uzitaj referencoj: Abonkondiĉoj de La Ondo de Esperanto: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

    Radio Esperanto, №33

    Radio Esperanto, №33
    En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko: Kial Kaliningrada gazeto estas presata en Pollando kaj dissendata el Litovio (la redaktoro de La Ondo rakontas)
    2. Okcidente de Ruslando: Nova malnova guberniestro en Kaliningrada regiono
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2015, №10
    5. Literatura konkurso Liro-2015
    6. Jonny M.: Dankon
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Jonny M. Uzitaj referencoj: Abonkondiĉoj de La Ondo de Esperanto: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
    Logo

    © 2024 Podcastworld. All rights reserved

    Stay up to date

    For any inquiries, please email us at hello@podcastworld.io