Logo

    ĵak le puil

    Explore "ĵak le puil" with insightful episodes like "Radio Esperanto, №53" and "Radio Esperanto, №43" from podcasts like ""Radio Esperanto" and "Radio Esperanto"" and more!

    Episodes (2)

    Radio Esperanto, №53

    Radio Esperanto, №53
    La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. Trevor Steele jubileas
    5. Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov)
    6. La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Ĵak le Puil Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/ La teksto de la novelo Libe fraind Igor http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/

    Radio Esperanto, №43

    Radio Esperanto, №43
    La tria ĉi-jara kaj la 43a laŭvice sonprogramo de Radio Esperanto komencas novan periodon en nia podkasta serio. Ĝi estas la unua programo publikigita en nia ĵus fondita retejo. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Pri la programgvidantoj de Radio Esperanto
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2017, №5
    5. Lepuileca, sed neniel liliputeca: Paŭlo Moĵajevo recenzas
    6. Revenas mi: Kanzono de Ĵak le Puil
    Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Aleksej Korĵenkov, Paŭlo Moĵajevo Kantas: Ĵak le Puil Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Demo-versio de la maja Ondo: http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-271demo.pdf La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
    Logo

    © 2024 Podcastworld. All rights reserved

    Stay up to date

    For any inquiries, please email us at hello@podcastworld.io