Logo

    kjara

    Explore "kjara" with insightful episodes like "Radio Esperanto, №50" and "Radio Esperanto, №49" from podcasts like ""Radio Esperanto" and "Radio Esperanto"" and more!

    Episodes (2)

    Radio Esperanto, №50

    Radio Esperanto, №50
    Ni hontas pro tio, ke ĉi tiu sonprogramo aperas preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica programo. Jen eta jubileo. En nia jubilea podkasto post la tradicia enkonduko de Aleksandro vi aŭdos la Kaliningradan felietonon de Halina, kiu rakontas pri grava decido, kiu pli vaste malfemis la pordon al Kaliningrado por la civitanoj de Eŭropa Unio, kaj tion jam uzis kelkaj esperantistoj. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la jubilea 300a numero de La Ondo de Esperanto” (oktobro 2019). Poste vi povas konatiĝi kun la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio kun la kvante kaj kvalite rekorda BET-55 en Paneveĵo. Fine de la programo, same kiel pasint-foje sonas kanzono de la itala kantistino Kjara. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj vizoj por Kaliningrado
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2019, №10
    5. Baza Literatura Krestomatio (AlKo rakontas, HaGo deklamas)
    6. 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo
    7. Surprizo jen: Kanto de Kjara
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Kjara (Chiara Raggi) Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio. Blua horizonto ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.

    Radio Esperanto, №49

    Radio Esperanto, №49
    Inter la 48a kaj la 49a programoj pasis dek semajnoj, dum kiuj la programgvidantoj ne mallaboris. Dum ĉi tiu tempo ni pretigis tri numerojn de La Ondo de Esperanto kaj multe laboris pri la nova eldono de Baza literatura krestomatio. Sep semajnojn el la dek okupis la Granda Fasto, kiun sekvis la hodiaŭ finiĝanta Paska Semajno en kies komenco ni finfine ĝuis tritagan ripozon en Kaliningrado kaj en nia ripoz-loĝejeto en Zelenogradsko. En la 49a programo tuj post la enkonduko estas aŭskultebla la Kaliningrada felietono de Halina, kiu rakontas pri du festivaloj, kiuj okazas ĉi-semajne en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto, inkluzive de la preskaŭ centpaĝa marta interlingivstika numero. Poste Halina legas Esperantan tradukon de amuza Paska rakonto de la rusa humuristo Nikolaj Lejkin, kaj fine de la programo vi konatiĝos kun la unua Esperanto-albumo de la itala kantistino Kjara. En ĉi tiu programo:
    1. Enkonduko
    2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
    3. Esperanto-novaĵoj
    4. La Ondo de Esperanto, 2019, №3,4,5
    5. Post la Paska diservo: Humura rakonto de Nikolaj Lejkin (Legas Halina Gorecka)
    6. Blua horizonto: Kanto el debuta Esperanto-albumo de Kjara
    Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Kjara (Chiara Raggi) Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Elŝuteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php Blua horizonto ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.
    Logo

    © 2024 Podcastworld. All rights reserved

    Stay up to date

    For any inquiries, please email us at hello@podcastworld.io